ORCID
| ORCID | ||
|---|---|---|
| alphanumeric identifier (en) | ||
| persista identigilo • persona identigilo | ||
| Komenco | 16-a de oktobro 2012 vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
ORCID (Open Researcher and Contributor ID) estas nekomerca litercifera kodo por unike identigi sciencajn kaj aliajn akademiajn verkojn kaj kontribuantojn. La organizaĵo ORCID disponigas malfermitan kaj sendependan registron destinitan esti la de facto-normo (efektiva normo) por kontribuado-identigo en esplorado kaj akademia eldonado.
Historio
[redakti | redakti fonton]ORCID estis unue anoncita en 2009 kiel kunlaboro de la esplorkomunumo. ORCID identigiloj estas subaro de la Internacia Norma Nomo-Identigilo (ISNI).[1]
Uzo de ORCID-kodo
[redakti | redakti fonton]La celo de ORCID estas helpi la transiron el scienco al cifereca scienco por pliiĝanta akademia publikado (angle: «the transition from science to e-Science, wherein scholarly publications can be mined to spot links and ideas hidden in the ever-growing volume of scholarly literature»).[2]
La celo de ORCID-kodo estas helpi identigi akademiajn verkojn kaj iliajn verkojn. Iuj institucioj kaj ĵurnaloj (sciencaj publikaĵoj, sciencaj gazetoj, sciencaj revuoj) jam postulas, ke ĉiuj esploristoj kaj aŭtoroj indiku siajn ORCID-kodojn. Ĉi tiu kodo ankaŭ permesas konekti novajn artikolojn kun la ekzistantaj artikoloj.

